Kio estas komuna inter Esperanto kaj libera mono Ğ1, laŭ via opinio, imago, sperto?
Mi proponas al vi respondi persone, mi mem jam respondis aliloke… kaj ne volas influi vin!
Mia respondo
- Fakte, relative multaj esperantistoj kaj libermonistoj aktivas por la libera kulturo.
- Esperanto kaj libera mono kiom eble privilegias neniun.
Eble ambaŭ atendas finajn venkojn 
Mi tre ŝatas liberkulturon kaj mi ankaŭ rilatas Esperanton kaj Liberan Monon kun la Fediverso (alia fina venko sed por la malcentralizo de sociaj komunikiloj).
Respondo
Mi pensas ke kiel la mono, la Esperanto estas ia ilo por federaci ĉe klaso internacia.
La Esperanto ne apartenas al nenia nacio, kiel laj novaj monoj.
Kiel laj lingvaj, la libera mono estas emisata fare de ĉiu utilas ĝi.
Mi pensas ankaŭ ke ilia komunumoj povus komunaĵi.
Esperanto-movado, libera mon-sistemo kaj Loka anticipa movado (Transition Towns) ebligis al mi elprovi nian civitanan povon kaj potencon por estigi kaj sperti, ĝui dezirindajn mondon kaj estonton — kaj stimuli niajn pozitivajn kapablecojn dank’ al revo kiu estigas diasporecan komunumon tra la planedo.
Mia engaĝiĝo en tiuj movadoj iĝis belegaj donacoj en mia vivo, pli ol mi povis imagi.
(kompleta respondo en Komunaj ecoj inter Esperanto kaj libera mon-sistemo sur le forum de...)
Pri la ĉefajn komunajn ideojn inter ĝ1 kaj EO, laŭ mia opinie.
saluton, dankon,
mi miras pri « monero libera », eble tro rekta traduko de « monnaie libre »?
Mi preferas « libera mon-sistemo », kaj « libera mono ». Monero estas « pièce de monnaie ». Kaj nomo de la plej rekomendinda kripto-monunuo escepte de la nia, laù diversaj geamikoj.
Saluton,
Kaj kial ne « Libera Valuto »?
Interesa sugesto, kion opinias aliaj? Eble demandi en telegram estos pli efika…
Mi pensas ke ambaŭ « libera mono » kaj « libera valuto » estas akcepteblaj tradukoj de la origine franca esprimo « monnaie libre ». @kapis cetere jam uzis « libera valuto » en kelkaj artikoloj antaŭ kelkaj jaroj.
Por memoro, « monnaie » havas plurajn signifojn en la Franca, foje ĝi proksimas je « argent » (=mono), alifoje je « devise » (=valuto/monunuo), kaj laŭ la kunteksto ĝi povas signifi « moneroj », kio tute ne taŭgas en nia kazo.
Mi preferas la tradukon « Libera Mono » fakte.
saluton,
mi kun granda plezuro kaj ĝojo ĵus partoprenis parteton (2 tagnoktojn) de la BEMI-semajno en Kulturdomo Kastelo Grésillon en mia propra regiono.
BEMI = biciklista Esperantista Movado Internacia, kiun mi kunfundis en 1980.
• Naskiĝis projekto pri venontjara BEMI-semajno kun « veteranoj » de BEMI + ĉiuj interesitaj por ekverki historion de BEMI kaj kolekti bildojn. Kune kun iu alia aranĝo se eblas, por sinergio.
• Pluraj homoj ekinteresiĝis pri libera mono (aŭ pluinteresiĝis).
Pri komunaj ecoj inter niaj 2 utopioj, ili menciis solidarecon kaj kunlaboremon (« jin » ecoj laŭ Taoismo — jin/jang…), kaj kompreneble favoradon de egaleco.
• persona temo: mi ekdeziris festi aŭtune, distance kaj ie kune, mian jubileon (en sept. aŭ okt. 1975 mi eklernis Esperanton). En aŭtuno 2025 Benoît Lavenier malkovris kaj konigis al mi la liberan monon…
Kiu deziras kunfesti tiujn 2 vivantajn utopiojn, tiom belaj donacoj en mia vivo kaj la vivo de multaj aliaj?