Mi ankaŭ tradukis la flugfolion « La Libera Mono » (originala eo) kaj (traduko ca) sed mi ne povas malfermi la arkivon kun Scribus kaj mi ne trovas la versionon « .deb » por ĝisdatigi la programaron…
Se oni konas aliajn materialojn, kunhavu ĝin por ebligi tradukojn. Ĝis!
Jen nun la parto de la video pri « La libera mono sen fakvortoj », kiu rilatas al la fablo de la vizitanto: https://vimeo.com/coriinne/vizitanto
Tio rezultas el kunlaboro de tri homoj el Francio (@Vivakvo), Hispanio (@kapis) kaj Peruo (@GuillermoDelRayo) por la voĉoj.
Dankon al @Corinne pro la muntado kaj enretigo de la video.
Ni aldonos pli da informoj, kiam la tuta filmeto estos finita.