Karaj gesamideanoj,
Unue bonvenon kaj gratulojn ke vi sukcesis alveni ĉi tien
!
Se vi parolas la internacian lingvon Esperanto kaj deziras diskuti pri libera mono, vi povas skribi ĉi tie aldonante novan temon.
Antaŭ ol fariĝi membro kunkreanto de la ĝuno Ǧ1, necesas legi, kompreni kaj apliki la licencon Ǧ1.
Jen la teksto de tiu licenco en Esperanto.
Poste necesas iom post iom fari interŝanĝojn kaj renkonti membrojn, kiuj povos atesti, ke vi estas fizika persono, kaj ke vi bone komprenis la licencon. Tio nepras por eviti duoblajn kontojn aŭ falsajn identecojn.
Nuntempe, estas renkontiĝoj, ĉefe en Francio, Hispanio, Belgio, sed internaci-nivele eblas diskuti kun esperantistoj, kiuj interesiĝas pri libera mono en almenaŭ du grupoj:
- ĉe la retejo « mia vivo »: Libera mono: la ĝuno (Ğ1)
- per la apo Telegramo: Telegram: Contact @libera_mono
Pli da detaloj alvenos baldaŭ.