Babilu aŭ aŭskultu esperanton (oktobro: libera programaro)

Saluton al ĉiuj!

La 9a de oktobro mi proponis hispanan prelegadon pri esperanto:

Ĝi estis tre amuza kaj ni ripetos la prelegadon dum novembro kaj decembro. Por iomete praktiki, mi ankaŭ proponis babiladon la 23a de oktobro (11h UTC+2) ĉe la Big Blue Button de la societo eXO.

Dankon al Augusto Fornitani, ni havas esperantan prelegadon « La libera mono », sed mi kredas ke mi ne ankoraŭ havas sufiĉe nivelon por komforte paroli pri tio… Do mi volas peti se iu el vi volas partopreni la 23a oktobro.

Brakumojn!

Aktualigo: Finfine ni eble parolos pri GAFAMiloj kaj libera programaro ĝenerale. Mi ne vere scias, ĝi dependos de la homoj kiuj partoprenos. Babilu esperanton kun ni tiu sabato! :slight_smile: Ĉi tie la ligilo:

1 « J'aime »

Bone! Mi devas revizi la esperanton kaj la hispanon…

(Mi ne scias se « revizi » estas la korekta traduko de réviser, reviewrevize, relegi por lerni kaj rememorigi.)

1 « J'aime »